Vizitu Forumon

Ĉinio permesos al ĉiuj geedzoj havi du infanojn

(GMT+08:00) 2015-10-30 14:15:55     Redaktoro:Yu Rongkang

La Komunista Partio de Ĉinio anoncis ĵaŭde post ŝlosila kunveno, ke Ĉinio permesos al ĉiuj paroj da geedzoj havi du infanojn, forlasante la kelkdek-jaran unu-infanan politikon.

Laŭ komunikaĵo publikigita post la Kvina Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu okazos de lundo al ĵaŭdo, la ŝanĝiĝo de politiko celas ekvilibrigi disvolvadon de la loĝantaro kaj trakti la defion de maljuniĝanta loĝantaro.

La propono devas esti aprobita de la supera leĝdona organo antaŭ ol rilata leĝfarado.

La ĉina politiko de familia planado estis enkondukita unue en la fino de la 1970-aj jaroj por bridi tre rapidan kreskon de la loĝantaro per la limigo, ke plejparto da urbaj geedzoj havu unu infanon kaj plejparto da kamparaj geedzoj havu du infanojn, se la unua infano naskita estis knabino. La politiko poste malstreĉiĝis, ke ĉiuj gepatroj povus havi duan infanon, se ili ambaŭ estas solinfanoj.

La unu-infana politiko estis plue moderigita en novembro de 2013 post la Tria Plena Sesio de la 18a Centra Komitato, ke geedzoj estas permesitaj havi du infanojn, se unu el ili estas solinfano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto