Vizitu Forumon

Ĉinio atendas pozitivan rezulton de viena kunveno pri siria krizo

(GMT+08:00) 2015-10-30 18:32:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris vendrede, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj de la kunveno en Vieno kreos favorajn kondiĉojn por politika solvado de la siria krizo.

Lu konfirmis en regula gazetara konferenco, ke ĉina reprezentanto Li Baodong, vicministro pri eksterlandaj aferoj, vendrede ĉeestas plivastigitan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el koncernaj landoj. Li diris, ke Ĉinio ĉiam klopodas antaŭenpuŝi politikan solvadon de la siria krizo kaj subtenas mediacion de la internacia komunumo. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj kaptos la okazon kaj pliigos konsentojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto