Vizitu Forumon

La plivastigita konferenco de eksteraferaj ministroj el koncernaj landoj akiris pozitivan frukton

(GMT+08:00) 2015-11-01 15:24:55     Redaktoro:Xiong Linping

La 1an de novembro Hua Chunying, proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis al demandoj starigitaj de raportistoj pri la plivastigita konferenco de eksteraferaj ministroj el koncernaj landoj.

Iu raportisto demandis: Antaŭ nelonge la plivastigita konferenco de eksteraferaj ministroj el koncernaj landoj okazis en Vieno kaj akceptis komunan komunikaĵon. Kiel Ĉinio komentas pri tio?

Hua Chunying respondis, ke la plivastigita konferenco de eksteraferaj ministroj el koncernaj landoj akiris pozitivan frukton. Ĝi akceptis komunan komunikaĵon kaj difinis iujn fundamentajn principojn por politike solvi la sirian demandon, kaj ke tio estas grava rezulto farita de la internacia komunumo por solvi la sirian demandon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto