Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun respondeculoj de ĉefaj sudkoreaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2015-11-01 17:40:17     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 1a de novembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la hotelo, kie li loĝis en Seulo, intervidiĝis kun respondecuoj de ĉefaj sudkoreaj entreprenoj.

Respondeculoj el la Korea Ĉambro pri Komerco kaj Industrio, la grupoj LG, SK, Samsung kaj Hyundai Kia, respektive faris paroladon. Ili konigis sian entreprenadon en Ĉinio, kaj proponis sugestojn por kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Koreio en ekonomio kaj komerco.

La entreprenistoj dankis, ke Li Keqiang intervidiĝis kun ili. Ili diris, ke la ĉina reformado kaj malfermo havas belajn perspektivojn kaj enhavas gravajn bonŝancojn, kaj do volis plifortigi kunlaboron kun Ĉinio kaj esti bonaj partneroj de la ĉina ekonomia evoluo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto