Vizitu Forumon

Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio publikigis komunan deklaracion

(GMT+08:00) 2015-11-02 09:10:51     Redaktoro:Ĝoja

Dimanĉe en Seulo okazis la 6a konferenco de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Post la konferenco estis publikigita "komuna deklaracio pri paco kaj kunlaboro en Nordorient-Azio".

En la komuna deklaracio la tri landoj esprimas opiniojn pri paco kaj kunlaboro en Nordorient-Azio, plivastigo de ekonomia kaj socia kunlaboro por komuna prospero kaj akcelo de daŭripova disvolvo.

Rilate al realigo de nordorient-azia paco kaj kunlaboro, la komuna deklaracio montras, ke por plivastigi kunlaborajn kampojn la 3 landoj decidis pli aktive akceli disvolvon de pli ol 50 mekanismoj de interregistara konsiliĝo, inkluzive de preskaŭ 20 ministraj mekanismoj, aktive efektivigi nombron da kunlaboraj programoj kaj establi novan mekanismon de interregistara konsiliĝo, inkluzive de ministra mekanismo.

Rilate al plivastigo de ekonomia kaj socia kunlaboro por komuna prospero, la komuna deklaracio diras, ke la tri landoj plue fortigos ekonomian kaj socian kontakton, pliigos komunajn profitojn. La komuna deklaracio reasertas fortigi kunlaboron por krei pli favoran medion de komerco kaj investo.

Rilate al pliigo de interfido kaj interkompreno de la tri popoloj, la komuna deklaracio opinias, ke interŝanĝo kaj kunlaboro inter la tri popoloj estas grava bazo por pliigi interkomprenon de la tri landoj. La tri landoj pliigos kaj disvolvos diversajn kulturajn interŝanĝojn por fortigi interfidon kaj interkomprenon de la popoloj.

Pri akcelo de paco kaj prospero de la regiono kaj la mondo, la komuna deklaracio montras firman oponon kontraŭ disvolvo de nukleaj armiloj en la korea duoninsulo kaj oponon kontraŭ iu ajn ago, kiu eble streĉos la duoninsulan situacion aŭ malobservos koncernan rezolucion de UN. La tri landoj decidis klopodi plu por frue rekomenci signifan sesflankan intertraktadon por esenca progreso de la sennukleigo de la duoninsulo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto