Vizitu Forumon

Plena luno kaj fera ĉevalo

(GMT+08:00) 2015-11-02 11:28:59     Redaktoro:Li Lu

de Alessandra Madella

Fine de septembro estis en Ĉinio la Mezaŭtuna Festo, kiu celebras la plenan lunon. Ĉijare speciale videblis la plej ronda plenluno de la lastaj dek ok jaroj. Ekde unu monato antaŭe la grandaj magazenoj pleniĝis je lunkukoj, ĉiam plate rondaj, sed kun diversaj desegnoj kaj gustoj. Ĉiu loko de Ĉinio havas sian tipan dolĉan farĉon. En Kunming plej famas la ŝinka, dum el Guandong venas mia plej ŝatata, la ova. Nuksoj, daktiloj, rozoj, lotusoj kaj ruĝaj fazeoloj same plenigas lunkukojn. Dum ilia kutima grando ĉirkaŭpreneblas en mano, estas ankaŭ lunkukegoj grandaj kiel olimpika disko. Dekoracioj en tiu ĉi periodo ofte aludas al la tri loĝantoj de la luno: la kuniklo, la arbohakisto, kaj la fluganta belulino, edzino de la heroo kiu sagmortigis la naŭ troajn sunojn kiuj estis bruligantaj la teron. Se en Italio oni rigardas nian sateliton por malkovri la bonkoran vizaĝon de la ĉiela maljunulino, ofte en ĉina kaj japana arto kuniklo simbolas la lunon kiel korvo simbolas la sunon.

La Mezaŭtuna Festo estas tempo kiun oni ŝatas pasi kun siaj familianoj kaj geamikoj. Aŭ, se tio ne eblas, oni sopiras al siaj familianoj, geamatoj kaj geamikoj rigardante la lunon. Oni kore sendas unu al la aliaj lunajn fotojn mem faritajn per kares-telefono. Ili ameme deklinacias la saman rondplenon en la malsamaj malproksimaj lokoj en kiuj troviĝas amikaro. Fakte kie ajn oni estas disiĝintaj en la mondo, oni povas sopire spekti la saman plenlunon. Laŭ mi tio estas la plej profunda signifo de tiu ĉi festo. Ĝi estas la heredaĵo de popolo kiu estas alkutimiĝinta al grandegaj distancoj, dumjaraj forestoj kaj longa studa aŭ labora enmigrado. Ĝi gardas ligiĝon kun la hejmloko kaj la gravaj homoj de nia vivo, promesante ke ĝi ne estos forviŝata kaj ke reveno aŭ feliĉa renkontiĝo iam denove okazos. En tiu senco, ĝia kortuŝe konsola kaj esperanta povo similas al aliaj ĉinaj tradicioj, kiel ekzemple la somera renkontiĝo de la ĉielaj geamantoj—la teksistino kaj la vakero—trans la Lakta Vojo unu fojon po jare. Mi pensas ke en nia tempo de feroca tutmondiĝo, kiam kelkfoje la gastigantaj landoj ne tiel bonvenigas militajn refuĝintojn kaj ekonomiajn enmigrintojn, tiu heredaĵo de disiĝaj mitoj estas tre utila. Fakte, ili saĝe kondensas jarcentojn de veraj spertoj en kuraĝiga filozofio de esper-plena rezisto. Kaj do estas unu el la plej gravaj kulturaj heredaĵoj kiujn Ĉinio povas alporti al la nuntempa homaro.

Se mi pensas al ĉinaj elmigrintoj de la pasinteco sopire rigardantaj la plenlunon, la plej viva imago en mia kapo estas tiu de la homoj kiuj ekde 1863 laboris dum ses jaroj al la kompletigo de la unua transkontinenta usona fervojo. Ili konstruis la malfacilan montaran parton kiu iris el Sakramento en Kalifornio ĝis Promontory Summit en Utah. Tie ĝi renkontiĝis kun la alia parto alvenanta el la okcidenta urbo Omaha, en la centra ŝtato Nebraska, al kiu estis laborantaj precipe irlandaj kaj italaj enmigrintoj, kune kun eks-batalantoj de la usona secesia milito. La ĉinaj fervoj-konstruantoj de la Centra Pacifika Fervojo estis plejparte alvenigitaj rekte el Ĉinio por plenumi treege penigan kaj danĝeran laboron kiun neniu alia volis fari. Temis ekzemple pri eniri en korbegon, kiu estis poste malsuprenigita en krutegaĵon de Sierra Nevada, por precize enmeti dinamiton en taŭgan lokon kaj atente eksplodigi ĝin. La laboro ne ĉesis eĉ sub la vintra neĝo kaj plejofte atingis rekordojn de rapideco. La fina rekordo de la ĉinaj laboristoj alproksimiĝantaj al Promontory Summit estis dek mejloj da trakoj kompletigitaj en unu tago.

Por Usono la unua transkontinenta fervojo estis fundamenta por la efektiva unuiĝo de la lando de oriento al okcidento. Antaŭe eĉ ne estis tutlanda ĵurnalo kiu estis legata de Novjorko al San Francisko. Kaj ne estis kontinua telegrafa lineo, kiu estis unue etablita apud la trakoj dum la konstruado de la fervojo mem. Antaŭe semajnoj estis bezonataj por ekkoni prezidentan decidon el Vaŝingtono. En la tiamaj ĵurnaloj la inĝeniera prodaĵo de la transkontinenta fervojo estis ankaŭ salutata kiel nedisputebla pruvo de la tiel nomata usona "klara destino" (angle, "manifest destiny"). Post la efektiva atingo de la konkreta unuiĝo de Usono pere de tiu puŝo al okcidento, restis fakte ankoraŭ eksceso de energioj kiujn Usono povis utiligi por la ekspansio de siaj interesoj al Aziaj landoj, al kiuj ĝi estis morale devigata alporti komercajn rilatojn kaj la teknikan superon de la okcidenta civilizacio. Kvankam la ĉinaj laboristoj de la Centra Pacifika Fervojo grande kontribuis al la realigo de tiu ĉi revo—kiu iĝis grava kaj daŭra parto de la usona nacia identeco—ili ne aperas en la oficialaj fotoj faritaj dum la ceremonio de Promontory Summit kiam la du fervojoj renkontiĝis.

Tiu forgeso estis parte korektata en la tre sukcesa filmo La fera ĉevalo (angle, The Iron Horse), turnita en 1924 de la fama irland-devena usona reĝisoro John Ford pri la konstruado de la transkontinenta fervojo. La romantika fokuso de Ford estas pri la am-historio inter du gejunuloj el Springfield, Illinois, la urbeto de Prezidento Abraham Lincoln, kiu unue kuraĝe prenis la politikan decidon realigi la fervojon, eĉ kiam la federacio estis disiĝanta pro la secesia milito. La reĝisoro do pli multe montras la irlandajn kaj italajn laboristojn de la Unia Pacifika Fervojo el Omaha, kiuj formas la simpatian fonon de tiu amo. Tamen li ofte uzas paralelan muntadon de scenoj de la Centra Pacifika Fervojo, por montri la grandecon de la verko kaj la heroan vastecon de ĝia koncepto. Tiam li memorigas la rekordojn de la ĉinaj laboristoj kaj bone montras iliajn daŭrajn strebojn sub la neĝo kaj sur altaj montaroj. Ford certe ne estas tute libera de stereotipoj en la reprezentado de la ĉina vivmanjero kaj kelkfoje uzas kaŭkazajn aktorojn ŝminkitajn por personigi "flavajn vizaĝojn" anstataŭ ol veraj azianoj, kiel estis ankoraŭ kutime en Hollywood en la dudekaj jaroj. Tamen li bone montras la ĝojon kiun ankaŭ la ĉinaj laboristoj provis finfine alvenante al Promontory Summit, ilian ĉeeston dum la plej gravaj momentoj de la oficiala ceremonio, kaj la fratiĝan ŝercadon inter irlandaj kaj ĉinaj laboristoj post la sukcesa kronado de ilia historia entrepreno. Irlanda junulo ekzemple ŝercas kun ĉina samaĝulo pri lia longa plektita haro laŭ la modo de la Qing-dinastio.

Tiu sceno memorigas min pri komika bildo en la usona politika revuo Harper's Weekly por celebri la kompletigadon de la transkontinenta fervojo. Ĉina viro en Qing-kostumo edziĝis al ĉarma irlanda junulino antaŭ la preĝejo de Sankta Konfuceo. Kio igis la desegnitan sceneton amuza pro la tute sama formo de la plektitaj haroj de la nov-geedzoj. Tiam en multe da usonaj ŝtatoj estis leĝoj kontraŭ interrasaj geedziĝoj, kvankam irlandanoj—kiel la italoj kaj aliaj novaj enmigrintoj—ne estis ĉiam konsiderataj tute kaŭkazaj kaj do ĝuis iom pli da libereco en sia elekto de partnero. Profunde, la bildo ankaŭ monstras la grandan ŝanĝon kiu okazis en la maniero rigardi ĉinajn virojn je la fino de la deknaŭa jarcento post ilia heroa laboro por la fervojo. Antaŭe ĉinaj enmigrintoj en Usono estis precipe limigitaj al malbone pagitaj "virinecaj" laboroj—kiel ekzemple lavbutikistoj—kaj do ilia genra aparteno estis vidata iom ambigue. Tamen ili poste sukcesis uzi sian bone reklamitan sperton sur la Sierra Nevada por akiri pli bone pagitajn "virecajn" laborojn en la konstruado de pli malgrandaj fervojoj en la tuta lando. Kaj tio certe helpis iom ŝanĝi(gi?) ilian statuson en socio.

Necesas diri ke unu malbona konsekvenco de tiu nova bonŝanco estis la eksplodo de pogromoj en iuj usonaj urboj, fare de la loĝantoj kiuj estis ĵaluzaj de tiu nova gajn-povo kaj vidis la ĉinajn laboristojn kiel konkurencanoj rilate al malabundaj gajnoferoj. En tio oni povas eble vidi similecon kun la kresko de rasismaj sentoj kiun oni vidas nuntempe en landoj al kiuj multe da enmigrintoj alvenas, fuĝinte militojn, mankon da libero kaj eblecoj, aŭ simple malsaton. Eble la plenluno kiu donis forton al la ĉinaj laboristoj en siaj longaj noktoj laŭ la transkontinenta fervojo povas doni ankaŭ al ili la forton superi la plej malfacilajn momentojn kaj atendi ne pasive, sed esperplene pli bonan, egalrajtan kaj amplenan estonton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto