Vizitu Forumon

Per atingo al Chongqing franca prezidento komencis sian viziton al Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-11-02 17:10:29     Redaktoro:Xiong Linping

Invitite de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, la 2an de novembro la franca prezidento François Hollande flugatingis la urbon Chongqing kaj komencis sian duafojan viziton al Ĉinio.

Lia restado en Ĉinio daŭros ĝis la 3a de novembro.

Laŭ informo de francaj aŭtoritatoj, tiu ĉi vizito de Hollande celas ĉefe fari preparadon por la pariza konferenco pri klimata ŝanĝiĝo, prezidota de Francio en ĉi jaro. En sia neoficiala parolado Hollande esperis, ke dum la konferenco la partoprenantoj venos al komuna kompreno, subskribos interkonsenton kun la celo limigi tergloban varmiĝon, kaj evitos tian krizon, ke la tera klimato senkonscie estus detruita de forceja gaso.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto