Vizitu Forumon

Ĉinio havas profundan bedaŭron pro kraŝo de rusa pasaĝeraviadilo

(GMT+08:00) 2015-11-02 18:47:07     Redaktoro:Xiong Linping

La 2an de novembro Hua Chunying, proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio havas profundan bedaŭron pro tio, ke unu rusa pasaĝeraviadilo kraŝis en Egiptio, kaj de la akcidento ĉiuj homoj en la aviadilo perdis sian vivon.

En tiutaga gazetara konferenco iu raportisto demandis: kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke en la 31a de oktobro unu rusa pasaĝeraviadilo A321 fluganta de Sharm el Sheikh, Egiptio, al Sankt-Peterburgo, Rusio, post ĉirkaŭ dudekminuta flugado, kraŝis en Sinajo, kaj ĉiuj homoj en la aviadilo mortis?

Hua Chunying respondis: "Ĉinio havas profundan bedaŭron pro tio, ke la rusa pasaĝeraviadilo kraŝis en Egiptio, kaj de la akcidento ĉiuj homoj en la aviadilo perdis sian vivon." Ŝi diris, ke la ĉinaj prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang kaj eksterafera ministro Wang YI respektive adresis leteron de simpatio al la rusaj prezidento Putin, ĉefministro Medvedev kaj eksterafera ministro Lavrov, esprimante sian profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran konsolon al iliaj parencoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto