Vizitu Forumon

Teroristaj atakoj mortigis 19 homojn en Ĉadlando

(GMT+08:00) 2015-11-02 13:31:03     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉefstabejo de la ĉadlanda armeo dimanĉe publikigis avizon, konfirmante, ke tiutage du armeaj komandejoj troviĝantaj ĉe la landlimo kun Niĝerio estis atakitaj de suspektataj militantoj de la ekstremisma grupo Boko Haram, estis mortigitaj 19 homoj, inkluzive de la atakantoj, kaj 15 aliaj vundiĝis.

La avizo diris, ke dimanĉe matene komandejo de la ĉadlanda armeo en la vilaĝo Bohama suferis suicidan atakon, unu soldato estis mortigita kaj 10 aliaj vunditaj, kaj la tri atakantoj pereis en la eksplodo. Samtempe estis atakita ankaŭ alia komandejo en la vilaĝo Kaigka-Kindiria, 2 soldatoj estis mortigitaj kaj 4 aliaj vunditaj. 13 atakantoj estis mortigitaj kaj unua alia estis vundita en batalo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto