Vizitu Forumon

Aeratakoj de Rusio kaŭzis al teroristoj pezajn perdojn en Sirio

(GMT+08:00) 2015-11-02 13:57:27     Redaktoro:Yu Rongkang

La siria oficiala novaĵ-agentejo vendrede raportis, ke en la pasinta unu monato la aeratakoj de la rusa aerarmeo kaŭzis pezajn perdojn al la teroristaj grupoj Islama Ŝtato kaj Jabhat al-Nusra, kaj pro tio tiuj teroristoj efektivigas defensivan strategion anstataŭ aktivan agadon.

La raporto citis informojn de la siria armeo, ke en septembro la rusa aerarmeo komencis kunlabori kun la siria armeo, kaj en la pasinta unu monato la rusa aerarmeo faris 1 391 atakelirojn de aviadiloj kaj ruinigis 1 623 objektivojn de la Islama Ŝtato kaj Jabhat al-Nusra, inkluzive de komandcentro, trejn-centro, laborejo de municioj, tendaro kaj defensiva pozicio.

La siria armeo diris, ke danke al la subteno de la rusaj aeratakoj, la registara armeo komencis ofensivon en kelkaj provincoj, kaj dekoj da urbetoj kaj vilaĝoj denove estas sub la regado de la armeo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto