Vizitu Forumon

UN kondamnas teroristan atakon al hotelo en Mogadiŝo

(GMT+08:00) 2015-11-02 14:45:09     Redaktoro:Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de UN dimanĉe publikigis gazetaran deklaron, forte kondamnante atakon de la somalia ekstremisma grupo Al Shabaab kontraŭ hotelo en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio kondolencas la familiojn de la mortintoj kaj deziras fruan resaniĝon al la vunditoj. La membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio subtenos plu stabilan transiron de Somalio al paco, kaj ia ajn terorista atako ne povas malfortigi tiun ĉi decidon.

La membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio reasertis, ke ia ajn terorista aktiveco estas krimo nepravigebla malgraŭ iu ajn homo pro iu ajn motivo en iu ajn loko kaj tempo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto