Vizitu Forumon

Putin alvokas objektivan malkovron de vero de aviadila kraŝo

(GMT+08:00) 2015-11-03 09:24:59     Redaktoro:Ĝoja

Rusa prezidento Vladimir Putin lunde diris, ke Rusio plenforte klopodos objektive malkovri la veron de kraŝo de la rusa pasaĝeraviadilo en Sinajo por ke Rusio faru konvenan reagon.

Tiutage Putin aŭskultis raporton de rusa ministro pri transporto Maksim Sokolov, reveninta el la okazejo de la kraŝo. Putin diris, ke la kraŝo estas "granda tragedio". Li substrekis, ke la serĉado devas daŭri ĝis la fina momento. Li ankaŭ postulis, ke la serĉantoj sin gardu kontraŭ perioda terorista aktiveco en la regiono.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris, ke ĉar ĵus komenciĝis la enketo pri la kraŝo, tial oni ankoraŭ ne povas elimini iun ajn eblecon, tamen ne devas esti senbaza suspekto.

La du nigraj skatoloj de la aviadilo estis trovitaj. Fakuloj el Egiptio, Rusio, Francio, Germanio kaj la kompanio Aerbuso komencis enketi pri la kialo de la kraŝo.

La retejo de la egipta ĵurnalo Ahram dimanĉe citis la parolon de egipta prezidento, ke Egiptio tutforte kunlaboros kun Rusio por malkovri la veron de la kraŝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto