Vizitu Forumon

Neniu atesto indikas paffaligon de rusa pasaĝeraviadilo

(GMT+08:00) 2015-11-03 09:38:23     Redaktoro:Ĝoja

James Clapper, direktoro de la Nacia Informservo de Usono, lunde diris, ke ankoraŭ neniu atesto indikas, ke la rusa pasaĝeraviadilo, kiu kraŝis en Egiptio, estis paffaligita de la grupo Islama Ŝtato. Li opiniis, ke la Islama Ŝtato ne kapablas fari tion.

Sabate, la 31an de oktobro la pasaĝeraviadilo de la flugo 9268 el la rusa aerkompanio Kogalymavia kraŝis en Sinajo de Egiptio dum la vojaĝo de Sharm el-Sheikh al Sankt-Peterburgo de Rusio. La saman tagon la egipta branĉo de la Islama Ŝtato publikigis deklaron, anoncante la respondecon por la kraŝo. Sed tion neiis Rusio kaj Egiptio.

Clapper diris lunde en defenda forumo, ke kvankam la Islama Ŝtato jam deklaris respondecon, tamen neniu rekta atesto povas konfirmi la deklaron.

Ankaŭ Nicholas Rasmussen, direktoro de la Nacia Kontraŭterorisma Centro de Usono, konsentis pri la juĝo de Clapper. Li diris lunde, ke laŭ nunaj informoj la kraŝo ne rilatas al terorista atako.

Lunde en regula gazetara konferenco, Elizabeth Trudeau, direktoro de la Informa Oficejo de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke Usono volas doni helpon al la enketo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto