Vizitu Forumon

Ĉina eksterafera vicministro Wang Chao gvidos delegacion al Luksemburgio

(GMT+08:00) 2015-11-03 17:35:24     Redaktoro:Xiong Linping

La 3an de novembro Hua Chunying, proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke la ĉina eksterafera vicministro Wang Chao gvidos delegacion al la dekdua konferenco de eksteraferaj ministroj el Azio kaj Eŭropo, okazonta de la 5a ĝis la 6a en Luksemburgio, kun la temo "Kune formi daŭripovan kaj sekurecan estontecon".

Hua Chunying diris, ke azieŭropa konferenco estas grava platformo por interkomprenigi sin inter ĉiuj landoj en Azio kaj Eŭropo, akordigi sin en komuna kompreno kaj profundigi kunlaboron, kaj ke enontjare estos la dudeka datreveno de la fondiĝo de la azieŭropa konferenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto