Vizitu Forumon

Li Keqiang renkontiĝis kun franca prezidento Hollande

(GMT+08:00) 2015-11-03 19:31:06     Redaktoro:Xiong Linping

Tagmeze de la 3a de novembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la nacia hotelo Diaoyutai renkontiĝis kun la franca prezidento Hollande alveninta al Ĉinio por fari oficialan viziton.

Li Keqiang diris, ke la alttavola interkomunikiĝo de ambaŭ landoj estas ĉiam pli ofta, la kunlaboro iras glate, ke dum ĉi tiu vizito prezidento Hollande kaj prezidanto Xi Jinping havis interparolon riĉe fruktdonan, kaj ke Ĉinio volas, kune kun Francio, daŭre fari kunan penadon, profundigi politikan interfidon, emfaze antaŭenigi kunlaboron en gigantaj programoj kaj novaj kampoj, profundigi kulturan interŝanĝon kaj lasi la dulandajn rilatojn evolui pli rapide kaj pli bone.

Hollande reagis ke, de post kiam ĉefministro Li Keqiang junie vizitis Francion, la dulanda ekonomia kunlaboro progresis multe; Francio, kun Ĉinio, daŭre plenumos jam aprobitajn interkonsentojn en atomenergio, triaflanka merkato ktp., plifortigos kunlaboron en pli multaj kampoj kaj faciligos dulandan komercadon kaj migradon. Li kredis, ke Ĉinio ludos gravan rolon por sukcesigo de la pariza konferenco pri klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto