Vizitu Forumon

Fan Changlong intervidiĝis kun komandanto de usona pacifika stabo

(GMT+08:00) 2015-11-03 20:22:34     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 3a de novembro Fan Changlong, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono, en la domego Bayi intervidiĝis kun Harry B. Harris, komandanto de la usona pacifika stabo, alveninta al Ĉinio por vizito.

Fan Changlong diris, ke en la lastaj jaroj, sub la prizorgo kaj stimulado de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Barack Obama, Ĉinio kaj Usono sur la formado de novtipaj rilatoj de potencaj landoj akiris serion da gravaj fruktoj, kio montras klaran direkton por sana evoluigo de la dulandaj rilatoj kaj por plifortigo de kunlaboro kaj interŝanĝo de la dulandaj armeoj, kaj ke lastatempe Usono sendis militŝipojn en akvojn apud insuloj kaj rifoj propraj al la Suda Ĉina Maro, kaj formis minacon al la ĉinaj teritorio kaj suvereneco, kio plej facile provokus misjuĝon kaj eventualan eventon kaj donus novan nestabilan elementon al sekureco de la regiono, kaj pro tio Ĉinio estas forte malkontenta. Li esperis, ke Usono ĉesigu eraran kaj danĝeran agadon kaj agu tiel, ke la rilatoj de la dulandaj armeoj disvolviĝu sane kaj stabile.

Harris diris, ke inter Usono kaj Ĉinio ekzistas malkonkordo en iuj kampoj, tamen la kunlaboro, dialogo, estas pozitiva, efika kaj ema iri antaŭen. Li esperis, ke la dulandaj armeoj profundigos kunlaboron kaj interŝanĝon, kaj senĉese progresigos la rilatojn de la dulandaj armeoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto