Vizitu Forumon

Alĝerio, Egiptio kaj Italio urĝas Libion fondi registaron de nacia unuiĝo

(GMT+08:00) 2015-11-03 13:59:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Ŝtatfunkciuloj el Alĝerio, Egiptio kaj Italio kunvenis lunde en Alĝero. Ili urĝis Libion frue fondi registaron de nacia unuiĝo.

La alĝeria novaĵ-agentejo raportis, ke alĝeria ministro pri aferoj de Magrebo kaj Afriko Abdelkader Messahel alvokis en la kunveno, ke ĉiuj partioj de la armita konflikto en Libio atingu pacan interkonsenton por la interesoj de la popolo. Li diris, ke la libia krizo estas maltrankviliga. Li substrekis certigi la sekurecon kaj suverenecon de Libio kaj solvi la krizon per politika vojo. Li aldonis, ke Alĝerio subtenas la klopodojn de UN por fondo de libia registaro de nacia unuiĝo.

Egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry opiniis, ke koncerna rezolucio de UN helpas al Libio trakti nunajn minacojn, tamen solvado de la demando dependas de klopodoj de ĉiuj partioj de la lando.

Itala ministro pri eksterlandaj aferoj Paolo Gentiloni diris, ke la kunveno de trilandaj oficialuloj celis subteni ĉiujn klopodojn de UN por restarigo de sekureco kaj stabileco de Libio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto