Vizitu Forumon

Okcidento nuligos sankciojn kontraŭ Rusio post efektivigo de minska interkonsento

(GMT+08:00) 2015-11-03 14:25:37     Redaktoro:Yu Rongkang

Usona ŝtatsekretario John Kerry, kiu vizitis Centr-Azion, lunde estis intervjuita de la televido Hodiaŭa Mondo de la Federacio de Sendependaj Ŝtatoj. Li diris, ke la okcidentaj landoj nuligos la sankciojn kontraŭ Rusio, post kiam la nova Minska interkonsento estos efektivigita.

Kerry diris, ke la nova Minska Interkonsento postulas, ke la ribeluloj en orienta Ukrainio kaj la ukraina registaro alprenu iujn agojn, ĉar tio estas tre grava por observo de la interkonsento. Li diris, ke la ukraina krizo estas demando, pri kiu ne povas esti kompromiso. Li aldonis, ke post kiam la nova Minska Interkonsento estos efektivigita, la okcidentaj landoj nuligos la sankciojn kontraŭ Rusio, kaj renormaliĝos rilatoj inter la Okcidento kaj Rusio.

Februare de la kuranta jaro en Minsko gvidantoj de Rusio, Ukrainio, Germanio kaj Francio atingis la interkonsenton pri sintezaj rimedoj por longperioda solvado de la ukraina krizo kaj pri batalhalto en orienta Ukiranio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto