Vizitu Forumon

EU refoje liveros monhelpon al Libano pro krizo de rifuĝintoj

(GMT+08:00) 2015-11-03 14:44:07     Redaktoro:Yu Rongkang
Lunde en Bejruto vizitanta komisionano de EU pri humanitara agado kaj traktado de krizo Christos Stylianides anoncis, ke EU refoje liveros humanitaran helpon de 43 milionoj da eŭroj al Libano por ĝia reago al la serioziĝanta krizo de siriaj rifuĝintoj.

Stylianides tiutage interparolis kun libana ĉefministro kaj aliaj gvidantoj kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri la granda ŝarĝo de Libano pro siriaj rifuĝintoj kaj pri aldono de monhelpo al Libano.

Stylianides diris poste en gazetara konferenco, ke EU alte laŭdas Libanon pri ĝiaj klopodoj por akcepto de siriaj rifuĝintoj. Li anoncis, ke EU refoje liveros humanitaran helpon de 43 milionoj da eŭroj al Libano. Tiel la sumo de la monhelpo de EU al Libano en tiu ĉi jaro jam atingis 97 milionojn da eŭroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto