Vizitu Forumon

Ĉinio delegacio ĉeestas kontraŭkoruptan konferencon de UN

(GMT+08:00) 2015-11-04 10:29:43     Redaktoro:Ĝoja

Lunde en Sankt-Peterburgo malfermiĝis la 6a Sesio de Konferenco de Ŝtataj Partioj de Kontraŭkorupta Konvencio de UN. Ĝin ĉeestas delegitoj el pli ol 160 landoj kaj pli ol 10 internaciaj organizoj. Liu Jianchao, estro de la ĉina delegacio kaj vicdirektoro de la Nacia Buroo de Korupt-Prevento, eksplikis ĉinan starpunkton en ĝenerala debato.

Liu montris, ke la Komunista Partio de Ĉinio rigardas la batalon kontraŭ korupto kiel plej gravan laboron por realigo de socia justeco, protekto de leĝa digno kaj jurŝtata konstruado.

Li substrekis, ke la kontraŭkorupta laboro estas grava kaj malfacila punkto en la monda regado, kaj internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ korupto estas urĝe postulata.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto