Vizitu Forumon

Ĉinio zorgas pri la situacio de Nepalo

(GMT+08:00) 2015-11-04 18:43:26     Redaktoro:Xiong Linping

La 4an de novembro Hua Chunying, proparolantino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esperas, ke la nepala registaro, kune kun koncernaj flankoj, kiel eble plej rapide renormaligos la situacion de Nepalo kaj dediĉos sin al la rekonstruado en Nepalo post la katastrofo kaj al la perspektiva disvolvado.

En tiutaga gazetara konferenco iu raportisto demandis: kiel Ĉinio komentas pri tio, ke la 2an de novembro la nepala registaro uzis policforton por forpeli manifestaciantojn, kiuj amasiĝis ĉe la landlimo inter Nepalo kaj Hindio, kaj la agado de policanoj vundis dek du protestantojn kaj mortigis unu hinddevenan civitanon?

Hua Chunying respondis, ke Ĉinio zorgas pri la situacio de Nepalo kaj esperas, ke la nepala registaro, kune kun koncernaj flankoj, kiel eble plej rapide renormaligos la situacion de Nepalo kaj dediĉos sin al la rekonstruado en Nepalo post la katastrofo kaj al la perspektiva disvolvado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto