Vizitu Forumon

Renkontiĝo de dubordaj gvidantoj havas mejloŝtonan signifon

(GMT+08:00) 2015-11-04 20:03:53     Redaktoro:Xiong Linping

La 4an de novembro, kiam Jiang Bingkun, eksa direktoro de la Interflua Fonduso de Tajvana Markolo, ĉeestis al la pintkonferenco Zijinshan de entreprenistoj el la du bordoj por 2015, li akceptis intervjuon kaj diris, ke renkontiĝo de dubordaj gvidantoj realiĝos en la oficofazo de Ma Ying jeou, kio fariĝos grava mejloŝtono por la disvolvado de la dubordaj rilatoj.

Post interkonsiliĝo de dubordaj koncernaj aŭtoritatoj, la dubordaj gvidantoj Xi Jinping kaj Ma Ying jeou renkontiĝos la 7an de novembro en Singapuro kaj interŝanĝos opiniojn pri dubordaj rilatoj kaj paca disvolvado.

Jiang Bingkun diris, ke la renkontiĝo de dubordaj gvidantoj estas grava momento en la historio de la duborda interfluo, kaj la celo estas serĉi rimedon realigi eternan pacon por la du bordoj. "Tio estas grava afero kaj por Tajvano kaj por la du bordoj," opiniis Jiang.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto