Vizitu Forumon

Rusio urĝas difini liston de terorismaj grupoj kaj mildaj opozicioj en Sirio

(GMT+08:00) 2015-11-05 10:24:29     Redaktoro:Ĝoja

Sergei Lavrov, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, merkrede diris en Moskvo, ke antaŭ la venonta multflanka interparolo pri la siria demando, diversaj flankoj devas konfirmi, kiuj organizoj estas terorismaj, kaj kiuj apartenas al mildaj opozicioj.

Tiutage en Moskvo Lavrov interparolis kun Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN por Sirio. Poste al amaskomunikiloj Lavrov diris, ke diversaj flankoj devas kune ellabori liston de terorismaj grupoj kaj mildaj opozicioj en Sirio.

Staffan de Mistura diris ll amaskomunikiloj, ke devas okazi elektado en Sirio kaj la sorto de prezidento Bashar al-Assad devas esti decidita de la siria popolo kadre de la politika procezo.

Cetere, Sergey Naryshkin, vizitanta prezidanto de la rusa Dumao, diris tiutage post sia interparolo kun Mohamed Larbi Ould Khalifa, prezidanto de alĝeria parlamento, ke ili unuanime opinias, ke ŝtata suvereneco kaj internacia leĝo devas esti respektataj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto