Vizitu Forumon

Singapuraj amaskomunikiloj atentas pri renkontiĝo de Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou

(GMT+08:00) 2015-11-05 17:43:03     Redaktoro:Xiong Linping

La dubordaj gvidantoj Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou renkontiĝos la 7an de novembro en Singapuro. Tiu ĉi informo elvokis atenton de singapuraj amaskomunikiloj kaj rondoj.

La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis en la 5a, ke Yang Rongwen, la singapura eksministro pri eksteraj aferoj, diris, ke la baldaŭ okazonta renkontiĝo de Xi kaj Ma espereble malfermos novan ĉapitron de la ĉina nacio en paca reprosperiĝo kaj ŝanĝos la "psikologiajn elementojn" de la dubordaj rilatoj.

Zhen Yongnian, la direktoro de la Esplora Instituto pri Orientazio sub Singapura Nacia Universitato, opiniis, ke Xi Jinping volas ĉi-momente intervidiĝos kun Ma Ying-jeou, kio montras, ke li mem pensas ian progreson ĉe la dubordaj rilatoj.

La singapura ĵurnalo The Straits Times publikigis longan artikolon por analizi la influon de la renkontiĝo de la du gvidantoj al la dubordaj rilatoj. Ĝi opiniis, ke la renkontiĝo de la du gvidantoj havas pozitivan signifon por progresigi la dubordajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto