Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun liberia prezidento

(GMT+08:00) 2015-11-05 20:25:35     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 5a de novembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la Popola Halo intervidiĝis kun la liberia prezidento Ellen Johnson-Sirleaf.

Li Keqiang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Liberio evoluas glate, kaj la reciproka kunlaboro progresas senĉese; la interparolo de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Sirfeaf estis fruktodona; Ĉinio volas, kune kun Liberio, solidigi la amikecon, profundigi ekspluatadon de resurso, kaj plifortigi kunlaboron en infrastrukturo, homaj rimedoj kaj tiel plu, por ke realiĝu kunprofito kaj kungajno.

Sirleaf diris, ke kiam la liberia popolo suferis la epidemion Ebola, Ĉinio la unua etendis sian helpeman manon, vekante la atenton kaj helpon de la internacia komunumo; kaj rolo de Ĉinio estis tre grava, por ke Liberio finfine venkis la epidemion Ebola. Li aldonis, ke la liberia registaro alte atentas rilatojn kun Ĉinio kaj dankas, ke Ĉinio donis grandan helpon por la ekonomia kaj socia evoluado de Liberio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto