Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto atingis Hanojon por ŝtata vizito al Vjetnamio

(GMT+08:00) 2015-11-05 15:37:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Hanojon por ŝtata vizito al Vjetnamio.

Je la 11a horo kaj 50 minutoj la aviadilo de Xi atingis la internacian flughavenon de Hanojo. Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de vjetnamaj gvidantoj, kiam ili paŝis el la kajuto.

Xi esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la membroj de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj ĉiuj vjetnamaj fratoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas amikaj najbaroj interligitaj per montoj kaj riveroj. La du landoj havas saman politikan sistemon, sekvas similan disvolvan vojon kaj estas interligitaj de perspektivo kaj sorto. Li akcentis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al tradicia amikeco kun Vjetnamio, ĉiam rigardas la duflankajn rilatojn laŭ strategia kaj longperioda konsidero. Li aldonis, ke li atendas interŝanĝi opiniojn kun ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong, prezidanto Truong Tan Sang kaj personoj el diversaj rondoj de Vjetnamio por firmigi amikecon, plani estontecan disvolvadon kaj altigi ampleksan partnerecon de strategia kunlaboro inter la du landoj al nova nivelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto