Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj Nguyen Phu Trong interparolis

(GMT+08:00) 2015-11-06 09:42:23     Redaktoro:Ĝoja
Ĵaŭde en Hanojo, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, interparolis kun Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio. Ili konsentis akceli kontinuan, sanan kaj stabilan disvolvadon de la ĉina-vjetnama ampleksa partnereco de strategia kunlaboro laŭ la orientilo de longtempa stabileco, bonnajbara amikeco kaj ampleksa kunlaboro por la estonteco kaj laŭ la spirito de bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj partneroj.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas en la komunumo de komuna sorto kun strategia signifo.

Xi esprimis sinceran gratulon pro la 85a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj pro la 70a Nacia Tago de Vjetnamio. Xi emfazis, ke Ĉinio subtenas Vjetnamion persisti en la gvidado de la Komunista Partio, sekvi la socialisman vojon kaj profundigi reformadon.

Xi elmetis 7 proponojn por disvolvi la rilatojn inter la du regantaj partioj kaj inter la du landoj: unue, fortigi politikan gvidadon, konservi tradicion de la kontaktado inter la dulandaj altranguloj, intensigi interkomunikon kaj interfidon de altranguloj de la du regantaj partioj kaj fortigi politikan gvidadon kaj pintnivelan planadon de la dulandaj rilatoj; due, profundigi interpartiajn interŝanĝojn; trie, integri disvolvajn strategiojn; kvare, fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en la du armeoj, packonservo de UN, sekurigo, narkotaĵa malpermeso, kontrolo de en-kaj-el-iro, batalo kontraŭ telekomunika fripono kaj interreta sekureco; kvine, akceli amikecon kaj fortigi kulturajn interŝanĝojn; sese, antaŭenigi maran kunlaboron kaj efektivigi atingitajn interkonsentojn; kaj sepe, fortigi internacian kunordigon.

Trong diris, ke la ŝtata vizito de prezidanto Xi havas gravan signifon okaze de la 65a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio. La vjetnamaj partio kaj registaro sincere gratulas la regantan partion kaj registaron de Ĉinio pro la atingoj en disvolvado. Nun la du landoj havas pezan taskon pri reformado kaj disvolvado. Fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj ankaŭ utilas al paco kaj disvolvo de la regiono.

Post la interparolo, la dulandaj gvidantoj ĉeestis subskribon de dokumentoj pri kunlaboro sur multaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto