Vizitu Forumon

Interparolo okazis al Xi Jinping kaj Trương Tan Sang

(GMT+08:00) 2015-11-06 18:57:39     Redaktoro:Xiong Linping

La 6an de novembro interparolo okazis en Hanojo al Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtatprezidanto, kaj Trurong Tan Sang, vjetnama ŝtatprezidanto.

Xi Jinping diris, ke tiu ĉi vizito donis al li profundan impreson, ke li kaj vjetnamaj gvidantoj partiaj kaj ŝtataj faris sinceran, amikan interparolon, kaj li proksime kontaktiĝis kun reprezentantoj el la vjetnama parlamento kaj el la junuloj, do la vizito akiris plenan sukceson, kaj ke la du flankoj ne nur prezentis la sinceran deziron progresigi la dulandajn rilatojn en la novaj situacioj, sed ankaŭ akordiĝis en serio da komunaj komprenoj pri kunlaboro de diversaj kampoj, kio malfermis vastajn perspektivojn por la kunprofito kaj kunlaboro de la du landoj.

Trurong Tan Sang diris, ke la vizito de Xi Jinping, ĝenerela sekretario kaj ŝtata prezidanto, al Vjetnamio faros gravan kontribuon al la evoluado de la rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio, ke Vjetnamio kaj Ĉinio ambaŭ estas socialismaj landoj gvidataj de la Komunista Partio, kaj la duflankaj rilatoj havas apartan signifon, kaj ke la du landoj subtenas kaj helpas unu la alian en respektiva entrepreno revolucia kaj konstrua, kaj havigas al si profundan tradician amikecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto