Vizitu Forumon

Xi Jinping faris paroladon en la vjetnama Parlamentejo

(GMT+08:00) 2015-11-06 19:36:07     Redaktoro:Xiong Linping

La 6an de novembro en la vjetnama parlamentejo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris paroladon titolitan "Kune komponi novan ĉapitron de la amikeco inter Ĉinio kaj Vjetnamio". Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas intimaj kiel en unu familio; Ĉinio alte atentas evoluigi la rilatojn kun Vjetnamio kaj volas, kune kun Vjetnamio, manĉemane peni, por malfermi novajn perspektivojn de la ĉina-vjetnama plenampleksa strategia partnereco kaj por fari novan kontribuon al la konstruado de Azio kaj mondo en konstanta paco kaj komuna prospero.

Je 10a horo kaj 35 minutoj, akompanate de la vjetnama parlamenta prezidanto Nguyen Sinh Hong, Xi Jinping enpasas en la salonon de la parlamentejo. La tutaj delegitoj de la parlamento stariĝas kaj aplaŭdas Xi Jinping. En la fervora aplaŭdo Xi Jinping komencas sian paroladon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto