Vizitu Forumon

John Magufuli enoficiĝis kiel tanzania prezidento

(GMT+08:00) 2015-11-06 13:35:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Nove elektita tanzania prezidento John Magufuli enoficiĝis ĵaŭde en la urbo Daresalamo.

Magufuli diris en ceremonio de la enoficiĝo, ke la nova registaro sin dediĉos al la disvolvado de Tanzanio kaj penos por la feliĉo de la popolo. Li vokis al ĉiuj politikaj partioj forĵeti malsamajn politikajn opiniojn, forgesi la pasintecon kaj kune antaŭenmarŝi mano en mano.

Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio Zhang Ping, speciala sendito de ĉina prezidanto, ĉeestis la ceremonion kun ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj el Sud-Afriko, Zimbabvo, Kenjo kaj Ruando.

Antaŭ nelonge la Nacia Elekt-Komitato de Tanzanio anoncis, ke Magufuli, kandidato el la reganta Revolucia Partio, estis elektita kiel nova prezidento en la balotado en la 25a de oktobro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto