Vizitu Forumon

Kunveno de trafikaj ministroj de Ĉinio kaj ASOAL en Kuala-Lumpuro

(GMT+08:00) 2015-11-06 13:58:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Kuala-Lumpuro okazis la 14a Kunveno de Trafikaj Ministroj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĉina ministro pri transporto Yang Chuantang kaj malajzia ministro pri transporto Liow Tiong Lai kunprezidis la kunvenon kun la ĉeesto de trafikaj ministroj el la dek sudorient-aziaj landoj. Malajzia vicĉefministro Ahmed Zahid Hamidi ĉeestis la malferman ceremonion.

Yang diris en la malferma ceremonio, ke danke al la komuna klopodo de la du flankoj, la konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento estas integrata kun la plano pri konstruado de komunumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj kun disvolvaj strategioj de la sudorient-aziaj landoj, kio alportos pli da komunaj interesoj kaj kreos pli da punktoj de ekonomia kresko por ambaŭ flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto