Vizitu Forumon

Raul Castro vizitas Meksikon

(GMT+08:00) 2015-11-07 14:37:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Kuba prezidento Raul Castro vendrede komencis ŝtatan viziton al Meksiko. Tio estis la unua vizito de kuba ŝtatestro al Meksiko en 13 jaroj.

Meksika prezidento Enrique Peña Nieto renkontiĝis kun Castro en Merida, la ĉefurbo de la ŝtato Yucatan. La ŝtatestroj kaj superaj oficialuloj de la du landoj faris intertraktadon pri duflankaj rilatoj, enmigrado, batalo kontraŭ terorismo, edukado kaj komerco.

Castro diris, ke la eniro de meksikaj investoj certe akcelos la socialisman modernigon de Kubo.

Peña Nieto diris, ke Meksiko ĉiam rigardas Kubon kiel fraton. La du landoj estas proksimaj geografie kaj havas bonajn historiajn rilatojn. La vizito de Castro etendos kaj plifortigos rilatojn inter la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto