Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Singapuro intertraktos pri ĝisdatigo de liberkomerca pakto

(GMT+08:00) 2015-11-07 15:33:12     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Singapuro sabate subskribis pakton komenci intertraktadon pri ĝisdatigo de la sep-jara liberkomerco interkonsento.

Tio estis unu el la interkonsentoj subskribitaj de la du flankoj matene en ĉeesto de vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

La ekzistanta liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Singapuro estis subskribita en oktobro de 2008 kaj validiĝis en la 1a de januaro 2009. Ĝi estis la unua ampleksa duflanka liberkomerca interkonsento subskribita de Ĉinio kun alia azia lando.

Lee diris al la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao dum intervjuo publikigia vendrede, ke la interkonsento ludis gravan rolon en akcelado de dudirekta komerco kaj investo kaj fariĝis kolono de la proksima rilato inter la du landoj.

Donitaĵoj de la ĉina dogano montris, ke Ĉinio estas plej granda komerca partnero de Singapuro kun la komerca sumo de 79,74 miliardoj da usonaj dolaroj en 2014.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto