Vizitu Forumon

Transmarkola manpremo

(GMT+08:00) 2015-11-07 15:46:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou manpremis unu la alian sabate posttagmeze en Singapuro en la unua renkontiĝo inter gvidantoj de la du bordoj de la Tajvana Markolo ekde 1949, malfermante historian paĝon de rilatoj inter la du bordoj. Centoj da ĵurnalistoj el la tuta mondo atestis la historian momenton en la Shangri-La Hotelo.

Xi diris al Ma, ke neniu forto povas apartigi la du flankojn de la Tajvana Markolo, kiuj apartenas al "unu familio".

Xi diris en historia kunveno inter gvidantoj de la du flankoj en Singapuro, ke la 66-jara historio de la disvolvado de transmarkolaj rilatoj montras, ke kiom ajn da sufero la du flankoj travivis kaj kiel ajn longe la du flankoj estis izolitaj unu de alia, ili ne povas esti apartigitaj. Li aldonis, "Ni estas fratoj, kiuj estas ankoraŭ kunligitaj per nia karno, eĉ se niaj ostoj estas rompitaj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto