Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto intertraktis kun singapura ĉefministro

(GMT+08:00) 2015-11-07 17:50:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping sabate intertraktis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Xi diris, ke dum lia restado en Singapuro la du flankoj konsentis redifini ĉina-singapurajn rilatojn kiel partnerecon de ĉiuflanka kunlaboro daŭra kun la epoko. Li sugestis, ke ambaŭ landoj daŭrigu oftajn interŝanĝojn de altnivelaj vizitoj kaj la gvidan rolon de gvidantoj por subteni la disvolvadon de duflankaj rilatoj en la ĝusta direkto.

Xi atentigis, ke rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj alfrontas gravan oportunon de disvolvado. Ĉinio volas intensigi strategian dialogon kun membroj de la asocio, profundigi pragmatan kunlaboron sur diversaj kampoj kaj levi la strategian partnerecon kun la asocio al nova alto.

Lee diris, ke la vizito de prezidanto Xi okaze de la 50a Nacia Tago de Singapuro kaj de la 25a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Singapuro kaj Ĉinio havas gravan signifon kaj certe malfermos novan eraon de la rilatoj.

Post la intertraktado ili ĉeestis subskribon de interkonsentoj de duflanka kunlaboro en la kampoj de interligo kaj interlaboro, komerco, konstruado de "zono kaj vojo", planado de urba regado, edukado kaj dogano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto