Vizitu Forumon

Gvidantoj de du bordoj unuafoje renkontiĝis en 66 jaroj

(GMT+08:00) 2015-11-07 19:35:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou manpremis unu al la alia sabate posttagmeze en Singapuro en la unua renkontiĝo inter gvidantoj de la du bordoj de la Tajvana Markolo ekde 1949, malfermante historian paĝon de rilatoj inter la du bordoj.

La du gvidantoj, ambaŭ vestitaj en malhelaj vestokompletoj, marŝis unu al la alia en ĉambro kun centoj da ĵurnalistoj kaj preskaŭ samtempe atendis la manojn en la Shangri-La Hotelo je ĉirkaŭ la 3a posttagmeze laŭ loka tempo. Xi portis ruĝan kravaton kaj Ma bluan. Sub la preskaŭ blindigaj fulmolampoj de fotiloj, ili ridetis kaj firme manpremis unu al la alia pli ol unu minuton.

"Hodiaŭ estos memorita en historio," Xi diris en sia parolado antaŭ nepublika kunveno kun Ma. Li diris al Ma, "Neniu forto povas apartigi nin, ĉar ni estas fratoj, kiuj ankoraŭ estas kunligitaj per nia karno, eĉ se niaj ostoj estas rompitaj, kaj ni estas unu familio."

Zhang Zhijun, estro de la ĉeftero pri la tajvanaj aferoj, diris en gazetara konferenco, ke dum la nepublika kunveno Xi faris kvar-punktan proponon pri transmarkolaj rilatoj. Xi alvokis persisti en la komuna politika konsento de la du flankoj, nome la konsento atingita de la du flankoj en 1992, kiu apogas la principon de unu Ĉinio.

Ma diris, ke la du flankoj devas solidigi la konsenton de la principo de unu Ĉinio kaj fari kontribuojn al la renaskiĝo de la ĉina nacio. En unu el liaj kvin-punktaj proponoj, Ma diris, "Ni devas firmigi la konsenton de 1992 kaj subteni la pacan staton."

Ma aldonis, ke la du flankoj devas kunlabori kaj sin dediĉi al la renaskiĝo de la ĉina nacio, ĉar ĉiuj de la du bordoj de la markolo estas ĉinaj posteuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto