Vizitu Forumon

Vizito de Xi Jinping puŝas ĉina-singapurajn rilatojn al nova alto

(GMT+08:00) 2015-11-08 12:56:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Singapuro celas levi siajn jam proksimajn rilatojn per nova strategia kadro kaj pli da praktika kunlaboro, post kiam ĉina prezidanto Xi Jinping finis du-tagan viziton al la urbo-ŝtato sabate.

Dum la vizito, kiu markis la 25an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Xi renkontiĝis kun sia singapura paralelulo Tony Tan Keng Yam kaj ĉefministro Lee Hsien Loong.

Laŭ komuna komunikaĵo publikigita ĉe la fino de lia vizito, la gvidantoj de la du landoj havis sinceran, koran kaj detalan diskuton pri duflankaj rilatoj kaj ankaŭ regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna intereso kaj atingis vastan konsenton en multaj kampoj.

La komunikaĵo diris, ke Ĉinio kaj Singapuro konsentis konstrui partnerecon de ĉiuflanka kunlaboro daŭra kun la tempo. Ambaŭ landoj devas kapti la tendencon, esti kreema en praktika kunlaboro kaj konstrui pli brilajn duflankajn rilatojn surbaze de pasintaj atingoj.

Dum lia vizito, la du flankoj ankaŭ anoncis komenci intertraktadon pri gisdatigo de ilia sep-jara liberkomerca interkonsento kaj pri la tria interregistara projekto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto