Vizitu Forumon

Komentoj: Historia renkontiĝo de Xi kaj Ma

(GMT+08:00) 2015-11-08 13:24:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Ma Ying-jeou, la gvidanto de Tajvano, sabate posttagmeze en Singapuro. Ili interŝanĝis opiniojn pri paca disvolvado de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo. La internacia komunumo pozitive taksis tiun ĉi historian renkontiĝon, opiniante, ke tio helpos akceli pacan disvolvadon de la du bordoj kaj havos profundan influon sur pacon de la regiono kaj la mondo.

La internacia novaĵ-agentejo Russia Today raportis, ke la renkontiĝo estis bazita sur la principo de unu Ĉinio, kaj la ĉefa temo estis akceli pacan disvolvadon de regionaj rilatoj. Tio estis la unua renkontiĝo de gvidantoj de la du bordoj ekde 1949. Ĝi havis historian signifon kaj estis grava paŝo de la disvolvado de rilatoj inter la du bordoj.

La franca televido BFMTV alsendis videaĵon de la renkontiĝo. La franca novaĵ-agentejo diris, ke estis historia la manpremo de Xi kaj Ma en Singapuro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto