Vizitu Forumon

MOS deklaris finon de Ebola en Sieraleono

(GMT+08:00) 2015-11-08 13:47:10     Redaktoro:Yu Rongkang

La Monda Organizo pri Sano sabate deklaris, ke finiĝis la propagiĝo de la viruso Ebola en Sieraleono, la dua lando post Liberio en Okcident-Afriko.

La deklaro estis farita, post kiam tiu okcident-afrika lando raportis neniun kazon de la viruso Ebolo dum 42 tagoj.

La organizo diris, ke Ebola grave detruis familiojn, medicinan kaj sanprotektan sistemon, ekonomian kaj socian strukturon, kaj ili devas esti restarigitaj. Ankaŭ 4 000 postvivantoj bezonas medicinan prizorgon kaj socian subtenon.

La organizo diris ankaŭ, ke ekde la 7a de novembro Sieraleono estas en la 90-taga periodo de intensa monitorado, kiu estas tre ŝlosila por frue trovi eventualan novan kazon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto