Vizitu Forumon

Sekureca Konsilio de UN estas maltrankvila pri libia krizo

(GMT+08:00) 2015-11-08 14:03:47     Redaktoro:Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de UN sabate faris gazetaran deklaron, esprimante sian maltrankvilon pri la nuna libia krizo de politiko, sekureco kaj reĝimo kaj pri la pliiĝo de terorisma minaco.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio zorgas pri la interna konflikto en Libio. La libia popolo suferas de pli kaj pli grava humanitara katastrofo. La Sekureca Konsilio urĝas tuj haltigi perforton kaj reasertis, ke ĝi firme sin dediĉos al la protekto de suvereneco, sendependeco, teritoria integreco kaj nacian unuiĝon de Libio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto