Vizitu Forumon

Fermiĝis 13a sesio de 12a Nacia Komitato de ĈPPKK

(GMT+08:00) 2015-11-08 18:11:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe en Pekino fermiĝis la 13a Sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK). Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK prezidis la sesion.

La sesio havis la taskon studi kaj efektivigi la spiriton de la 5a Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La Centra Komitato de la KPĈ donis grandan gravecon al la sesio. Ĉefministro Li Keqiang invitite faris paroladon en la malferma ceremonio de la sesio. La ĉeestantoj esprimis firman subtenon al la politiko de la Centra Komitato de la KPĈ.

Yu diris en sia parolado, ke ĉiuj devas serioze studi kaj efektivigi la spiriton de la 5a Sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ kaj unuecigi pensojn kaj agojn konforme al decidoj de la Centra Komitato, ĉar tio estos grava politika tasko de la ĈPPKK en la venonta periodo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto