Vizitu Forumon

Okazis la 9-a jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj

(GMT+08:00) 2015-11-09 13:13:42     Redaktoro:Ĝoja

De la 31-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2015 okazis en la Wuhan-a Teknologia kaj Komerca Universitato la 9-a jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj, kiun ĉeestis pli ol 100 samideanoj el Ĉinio, Brazilo, Sud-Koreio, Italio kaj aliaj landoj kaj regionoj. Oni disvolvis entuziasman diskuton laŭ la temo "Servi per Esperanto la nacian strategion 'La Zono kaj La Vojo', interkonsiliĝis pri la plano por malfermi Esperanto-komercan fakon en universitatoj". En la jarkunveno oni atingis ĉ. 10 kunlaborajn interkonsentojn kaj kelkajn kunlaborajn intencojn.

Peng Xiuchun (maldekstre), direktorino de Wuhan-a Teknologia kaj Komerca Universitato, kaj Wang Tianyi, prezidanto de IKEF, tenis la oficialan certifikaton pri trejna bazloko de internacia komerco de Esperanto en Azio kaj Pacifika regiono.

En la kunveno, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) deklaris, ke Wuhan-a Teknologia kaj Komerca Universitato estas rajtigita La Trejna Bazloko de internacia komerco de Esperanto en Azio kaj Pacifika regiono.

La Wuhan-a Teknologia kaj Komerca Universitato havas intencon funkciigi Esperanto-kurson por internacia komerco en septembro de 2016.

Ĉeestantoj de la jarkunveno (fotas: Lin Dian)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto