Vizitu Forumon

Irano kaj ses aliaj landoj konstruos novan trafikan koridoron

(GMT+08:00) 2015-11-09 13:47:07     Redaktoro:Yu Rongkang

La irana novaĵ-agentejo MEHR lastatempe raportis, ke Mohammadreza Atrchian, sekciestro pri translandlima transporto en la irana transporta organizo, diris, ke Irano atingis unuan interkonsenton kun Armenio, Azerbaĵĝano, Kartvelio, Turkio, Bulgario kaj Grekio pri konstruado de nova koridoro de translandlima transporto inter Irano kaj Centr-Eŭropo.

Atrchian diris, ke la nova koridoro de translandlima transporto kuros paralele kun la antaŭa itinero, kiu kondukas al Eŭropo tra Turkio. Laŭ interkonsento, la kargoveturiloj atingos havenon de la Nigra Maro per la tera vojo kaj fine atingos Bulgarion kaj Grekion per ŝipoj. Li aldonis, ke tiuj landoj eble ratifos la planon pri la transporta koridoro en la venonta jaro.

Fakuloj diris, ke konstruado de la trranslandlima koridoro ludos pozitivan rolon por plibonigi la regionan kaj najbaran transporton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto