Vizitu Forumon

Hongkonganoj aplaŭdas renkontiĝon de Xi kaj Ma

(GMT+08:00) 2015-11-09 15:52:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Ma Ying-jeou, la gvidanto de Tajvano, sabate posttagmeze en Singapuro. Ili interŝanĝis opiniojn pri paca disvolvado de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo. Diversaj rondoj de Hongkongo alte laŭdis ilian renkontiĝon, opiniante, ke la renkontiĝo de gvidantoj de la du bordoj de la Tajvana Markolo starigis novan mejloŝtonon por la disvolvado de rilatoj inter la du bordoj kaj forte akcelos disvolvadon de la rilatoj.

Lin Shuzhe, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, opiniis, ke rilatoj inter la du bordoj atingis senprecedencan alton pro ilia renkontiĝo, kaj tiu trarompo aŭguras brilan perspektivon de la komuna disvolvado de la du bordoj.

Lu Wenduan, vicdirektoro de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj sub la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke la renkontiĝo estas grava mejloŝtono de la disvolvado de rilatoj inter la du bordoj. Ĝi firmigas atingojn de rilatoj inter la du bordoj, helpas protekton de paco kaj stabileco de la markolo kaj ankaŭ ludas pozitivan rolon por paca disvolvado de la regiono. Lu aldonis, ke la renkontiĝo konformas al la komuna deziro de la samlandanoj sur la du bordoj pri paca disvolvado kaj komuna gajno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto