Vizitu Forumon

Venezuela prezidento kondamnas militan minacon de Usono

(GMT+08:00) 2015-11-09 14:58:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Venezuela prezidento Nicolas Maduro dimanĉe faris televidan parolon, dirante, ke li apelacios al internaciaj organizoj, akuzante Usonon pri "eksterordinara milita minaco" al Venezuelo.

Maduro diris, ke vendrede, la 6an de novembro, skoltaviadilo de la usona marborda gvardistaro invadis la venezuelan aerspacon kaj kaŭzis "eksterordinaran militan minacon" al Venezuelo. Tial li apelacios al UN, la Unio de Sud-Amerikaj Landoj kaj Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Landoj kaj alprenos leĝajn agojn.

Maduro diris, ke Usono ne povas akcepti, ke Venezuelo konstruas siajn modelojn politikan, ekonomian kaj socian, tial ĝi alprenis diversajn rimedojn por minaci Venezuelon. Li alvokis, ke la tuta popolo unuiĝu kaj sin gardu kontraŭ la milita minaco de Usono. Li subskrekis, ke Venezuelo ne permesas intervenon de iu ajn ekstera forto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto