Vizitu Forumon

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vizitos Filipinojn

(GMT+08:00) 2015-11-09 20:02:00     Redaktoro:Yu Rongkang

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde anoncis, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde faros laborviziton al Filipino, invitite de lia filipina paralelulo Albert Del Rosario.

Hong diris en regula gazetara konferenco, ke Wang renkontiĝos kun Del Rosario kaj filipinaj gvidantoj pri planita ĉeesto de prezidanto Xi Jinping al la neoficiala kunveno de gvidantoj de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Manilo.

Kiel la deĵoranta prezidanto-lando de APEK, Filipinoj gastigos la pintkunvenon de APEK de la 17a ĝis la 19a de novembro. La ĉeesto de prezidanto Xi al la pintkunveno vekas vastan atenton meze de severaj malfaciloj en la duflankaj rilatoj pro la disputo pri la Suda Ĉina Maro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto