Vizitu Forumon

21 homoj mortis aŭ vundiĝis pro bombatako en Irako

(GMT+08:00) 2015-11-09 12:58:22     Redaktoro:Ma

Laŭ la iraka polico, dimanĉe la iraka ĉefurbo Bagdado suferis suicidan atakon, mortis 5 homoj, inkluzive de la atakanto, kaj 16 aliaj vundiĝis.

Anonima policoficiro el Bagdado diris, ke tagemze suicida atakanto subite eniris viglan bazaron en la distrikto Sadr en orienta Bagdado kaj eksplodigis bombon. La eksplodo mortigis kaj vundis multajn homojn. Iuj estis grave vunditaj, tial la nombro de mortintoj eble kreskos plu. Krome, proksimaj butikoj kaj veturiloj estis difektitaj en la eskplodo.

Ekde la 2013, terorista aktiveco kaj atako ofte okazas en Irako kaj la sekureca situacio estas tre serioza. Laŭ kalkulo de UN, de post 2014 teroristaj atakoj kaj armitaj konfliktoj en Irako mortigis 12 282 civilulojn kaj vundis 23 126 aliajn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto