Vizitu Forumon

Prezidanto Xi urĝas akceli reformon de ekonomia strukturo

(GMT+08:00) 2015-11-10 18:51:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris, ke Ĉinio akcelos reformon de ekonomia strukturo sur la flanko de provizado por realigi daŭripovan kreskon.

Xi diris en kunveno de la Centra Gvida Grupo por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, ke aktiva fiskpolitiko kaj prudenta monpolitiko estos aplikataj por liveri stabilan makromedion al ekonomia restrukturado.

Li diris, ke la registaro devas prezenti alcelajn industriajn politikojn por subteni la realan ekonomion kaj plibonigi la merkatan kondiĉon por doni plenan rolon al la potencialo de firmaoj kaj konsumantoj.

Akceli fuzion kaj akiron por redukti superaĵan produktkapablon, malpliigi kostojn de firmaoj, malgrandigi stokon de la bienaĵa merkato kaj konstrui akcimerkaton kun sanaj financad-funkcioj, mekanismoj, efika reguligo kaj protekto de investoj estas la ĉefaj taskoj de la registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto