Vizitu Forumon

Rusio donos militan helpon al Afganio

(GMT+08:00) 2015-11-11 13:02:01     Redaktoro:Yu Rongkang

La novaĵ-agentejo Interfax marde raportis, ke Zamir Kabulov, speciala sendito de rusa prezidento por Afganio, lastatempe diris, ke Rusio donos al Afganio militan helpon, tamen ĝi ne adoptos aeran operacon same kiel en Sirio.

Kabulov diris, ke Rusio pretas liveri al Afganio tri helikopterojn de la tipo MIG-35M kaj planas provizi ĝin per municioj kaj aliaj armiloj en la proksima estonteco. Li opiniis, ke Afganio estas en serioza interna milito, kaj Rusio devas liveri al la afgana registaro militajn ekipaĵojn.

En julio de la kuranta jaro dum la pintkunvenoj de BRICS-landoj kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai petis sian rusan kolegon Vladimir Putin doni militan helpon al Afganio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto