Vizitu Forumon

Intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo akiris pozitivan rezulton

(GMT+08:00) 2015-11-11 15:49:39     Redaktoro:Yu Rongkang

De la 30a de novembro ĝis la 11a de decembro en Parizo okazos la 21a Konferenco de Landaj Partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo. Marde finiĝis la neoficiala ministra prepara kunveno, kiu estis la plej grandskala kunveno antaŭ la konferenco.

Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius diris tiutage, ke reprezentantoj de 70 landoj kaj oficialuloj de la sekretariejo de la kadra konvencio de UN faris vastajn interŝanĝojn en la du-taga kunveno kaj akiris certan rezulton. Li malkaŝis, ke dum la kunveno diversaj partioj havis pli da konsentoj pri la propono resumi la redukton de forcej-gasa emiskado en ĉiu kvina jaro. Krome, espereble estos novaj liverantoj de monhelpo al la plej malevoluintaj landoj por reago al klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto